Bonvenon al mia Retejo!

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

[postcasa size=xl bgcolor=ffffff align=center showcaptions=yes]http://picasaweb.google.com/data/feed/base/user/105231358572504861599/albumid/5711768656556993233?alt=rss&kind=photo&hl=en_US[/postcasa]

Bonvenon al mia nova hejmo en la interreto!  Mia nomo estas David Dougherty.  Mi ĵus rekreis mian retejon, kaj mi esperas ke vi ŝatas ĝian novan aspekton kaj novĝisdatigitan enhavon.

Bonvolu elekti el la opcioj en la menuo por lerni pli pri miaj agadoj kaj interesoj.  Vi povas legi la paĝojn en la angla, la franca, la germana, aŭ Esperanto.  Mi ankaŭ havas blogon, kaj mi blogas en ĉiuj de tiuj ĉi lingvoj kiel bezonata ankaŭ.

Mi estas registara dungito (mi laboras en servica centro por registaraj servicoj, kaj antaŭe mi ankaŭ laboris en la publikaj bibliotekoj), mondvojaĝanto (15 landoj ĝis nun, kaj intencas viziti pli da landoj), lingvo- kaj kultur-ŝatemulo, eks-lingva instruisto, kaj eks-fotoredaktisto.  Mi ankaŭ tre ŝatas uzi la interreton kaj teknologio, kaj mi ŝatas foti kaj foje ankaŭ krei kaj redakti vidbendojn.

Mia familio estas german-, irland-, kaj nederlanddevena (en tiu ordo), kaj mia nomo estas irlanda.  Mi naskiĝis en Vaŝingtono, DK kaj kreskiĝis en Marialando, tuj ekster Vaŝingtono, DK.  Mi ankoraŭ loĝas en antaŭurbo en Marialando.

Mi loĝis en Germanio dum unu jaro kiel studento, kaj mi ankaŭ loĝis dum tri jaroj en Japanio por labori kiel anglalingva intstruisto.  Mia denaska lingvo estas la angla, kaj mi flue regas la germanan.  Mi ankaŭ scipovas la francan kaj povas konversacii en la japana.  Mi ankaŭ flue regas la konstruitan lingvon Esperanton.  Mi ankaŭ povas legi kaj konversacii baznivele en la nederlanda.  Lastatempe mi lernis la armenan iometete.

Mi kore invitas vin legi miajn paĝojn kaj lerni pri miaj interesoj kaj spertoj en vojaĝado, kulturo, lingvoj, eksteraj lokoj en naturo, kaj teknologio.  Bonvolu kontakti min ankaŭ!  Vi povas diversmaniere atingi min.  Ankaŭ sekvu mian blogon kaj sociajn mediojn (mia Tvitero-fluo estas dekstre)!

8 thoughts on “Bonvenon al mia Retejo!

  1. Saluton, David! Via retejo estas bonega! Mi estas el kazakio (Kazakhstan) kaj nun estas en Washington por 4 tagoj, 2 tagoj jam pasis. Se Vi havos tempon por renkontighi kaj se Vi ekvidos chi-tiun skribadon en sekvaj 2 tagoj ni povus renkontighi. Tio estus interese.

  2. Saluton,Dacxjo.. Mi finfine vizitis vian pagxon…Mi volas legi viajn artikolojn,tamen mi trovis ke vi ankoraux ne multe skribis gxin…..Mi volas legi viajn tutajn artikolojn……Amike salutas,el S.Korea Onklo-lee…

  3. Saluton, amiko David!
    Longan tempon ni silentis sen salutoj unu al la alia. Kiel vi fartas nuntempe! Mi gratulas vin pri via nova retejo tre bela kaj enhavo-ricxa.
    Mi nun logxas en Malajzio depost lasta februaro. Mi nun logxas cxitie kun mia edzino kaj filino.
    Cxu Malajzio interesas vin?
    Se jes, ni sxatus rakonti al vi interesajn novajxojn kaj kulturojn de Malajzio en estonteco.
    Gxis la!
    Amike
    Leono en Malajzio.

  4. Estas al mi gxoje trovi vian retejon, vestita en nova formo kun ricxaj enhavoj.

    Tio igas min imagi, ke vi ankorau vivas, fartas bone kaj aktivas kaj en reala vivo kaj en virtuala spaco.

    Esperante, ke vi estos sana kaj prospera en cxio kion vi faras en estonta vivo…..

    amike via,

    MA Youngtae
    en Johor Bahru, Malajzio

Leave a Reply to Gajane Cancel reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.