Vojaĝoj en Irlando

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

Mi iris al Irlando (Sudirlando) unu foje en julio 2000.  Mi vizitis amikinon en Dublin, kaj iris al Galway, kaj poste vizitis la okcidentan marbordon.  Irlando vere havas kelkajn nekredeble belajn lokojn kaj vidindaĵojn!

Galway

Galway City, Southern Ireland.
Close
Galway City, Southern Ireland.
 

Galway troviĝas en la centro de la okcidenta parto de Irlando, kaj estas inter la plej bone konataj urbetoj en la tuta lando.  Ĝi havas belan antikvan urbocentron kaj merkaton, kaj plurajn interesajn preĝejojn kaj muzeojn.  Unu de la plej agrablaj urbetoj en Irlando.

Tiu ĉi unua malferma foto de Galway estas bona resumo de ĝi.  Jen la Malnova Urbo aŭ urbocentro.  Mi prenis la foton el la Claddagh Quay, kiu estas loĝeja kvartalo apud la akvo kiu antaŭe estis kvartalo por fiŝkaptistoj.  La famaj claddagh ringoj venis el tiu ĉi kvartalo.

Claddagh Quay, Galway Bay, Southern Ireland.
Close
Claddagh Quay, Galway Bay, Southern Ireland.
 

Jen vidpunkto de Galway Bay fruvespere, vidpunkto pri kiu oni skribis kelkajn famajn poemojn.  Malantaŭe estas la montoj de Connemara.

Connemara

Connemara estas saŭvaĝa kaj malplena regiono.  Ĝi estas montoj de festaj ŝtonoj, marĉo, lagoj, kaj maro.  Ĝi havas malmultajn arbojn kaj estas ĝenerale malplena.  Oni ofte diras ke estas miraklo ke bienistoj iam sukcesis kreski ion tie ĉi.  Nun ĝi estas bonega loko por vagadi kaj konduki por plezuro, kaj por eviti la turistarojn.  La gaela, la tradicia lingvo de Irlando, ankoraŭ estas parolata de la loka popolo.

Connemara National Park, Southern Ireland.
Close
Connemara National Park, Southern Ireland.
 

Jen vidpunkto de Diamond Hill, unu de la plej popularaj vidindaĵoj de Connemara National Park.  Ĝi estas tre pli alta ol ĝi aspektas.  Oni povas sekvi vojon por iri tien, sed la vojo malaperas post iom da tempo, kaj oni devas vagadi tra la marĉo.  Kiam vi faras tiun ĉi marŝadon, vi povas turniĝi kaj rigardi el ĉiu direkto, kaj vi havos multajn malsamajn vidpunktojn, kiel vi baldaŭ rimarkos.

Mountain View from Connemara National Park, Southern Ireland.
Close
Mountain View from Connemara National Park, Southern Ireland.
 

Jen vidpunkto de la valeo el Diamond Hill.  Se vi pripenseme rigardas, vi povas foje vidi domon.

Connemara National Park, Connemara, Southern Ireland.
Close
Connemara National Park, Connemara, Southern Ireland.
 

Alia vidpunkto el Diamond Hill, ĉi-foje el alia flanko.  Ĉi tiu tago estis nekutime klara por Connemara!

Connemara, Southern Ireland.
Close
Connemara, Southern Ireland.
 

Tiu ĉi lasta foto de Connemara montras tipikan lagon kaj monton, kaj dekstre estas curragh, tradicia irlanda boato por fiŝkaptado.

Inishmore

Inishmore estas la plej granda de la Aran-Insuloj, kiuj troviĝas en la mezo de Galway Bay.  Oni devas uzi boaton por atingi ilin, kaj eĉ ĝis nun ili estas tre izolitaj.  Oni povas bicikli tutan tagon ĉirkaŭ Inishmore.  Inter la Aran-Insuloj, Inishmore estas la plej bone konata, pro ĝia antaŭhistoria ŝtona fortikaĵo Dún Aonghasa.  La loĝantoj sur ĉiuj tri de la insuloj ankoraŭ parolas la gaelan.

Dún Aoghnasa, Stone Age fortress, Inis Mór Island, Southern Ireland, approximately 4000 years old!
Close
Dún Aoghnasa, Stone Age fortress, Inis Mór Island, Southern Ireland, approximately 4000 years old!
 

Dún Aonghasa estas antikva fortikaĵo de ŝtonoj kiu troviĝas je la plej alta punkto de Inishmore.  Oni kredas ke la tribo Fír Bolg konstruis ilin, tiu ĉi tribo estis tre frua kelta aŭ antaŭkelta grupo kiu loĝis sur la Aran-insuloj.  Ĝi estas bona ekzemplo de frua fortikaĵo.  Kiel la malsuba foto sugestas, tiuj ĉi homoj povis regi la tutan insulon de tie ĉi, kaj pro la protektemaj ŝtonoj mem, kaj pro ilia altnivela vidpunkto de la tuta insulo.  Tiu ĉi fortikaĵo estas ĉirkaŭ 4000 jaraĝa, same kiel la piramidoj de Egiptio!

Rocks at Dún Aoghnasa Fort, Inis Mór Island, Southern Ireland.
Close
Rocks at Dún Aoghnasa Fort, Inis Mór Island, Southern Ireland.
 

Jen la malantaŭa flanko de Dún Aonghasa – ĝi tombas direkte en la Atlantikan Maron.

The Klifoj de Moher

The Cliffs of Moher, Southern Ireland.
Close
The Cliffs of Moher, Southern Ireland.
 

Ankaŭ je la okcidenta marbordo de Irlando, sed pli sude de Galway, Connemara, kaj la Aran-Insuloj, estas la Kantono Clare (County Clare).  County Clare estas sufiĉe nerimarkinda regiono, kaj mi tute ne ŝatis ĝian ĉefurbon, Ennis.  Aliflanke oni trovas tie ĉi la Klifojn de Moher (Cliffs of Moher), kiu estas unu de la plej mirindaj vidindaĵoj en Irlando.  Mi faris tiun ĉi foton dum la sunsubiĝo, kaj mi ne kapablas diri multon pli!  Ĝi estas unu de la plej bone konataj lokoj en Irlando.

The Burren

The Burren estas la alia fascina natura loko de County Clare.  Ĝi estas ŝtondezerto kiu ankaŭ estas monta altebenaĵo.  Tiu ĉi loko estas entute malplena de vivo, kaj ne multaj plantoj povas kreski tie ĉi.  Kiam Oliver Cromwell invadis Irlandon, unu da liaj soldatoj trapasis The Burren dum siaj vojaĝoj.  Oni kredas ke tiu soldato diris, “Ne estas sufiĉe da akvo por dronigi viron, ne sufiĉe da ligo por pendumi lin, kaj ne sufiĉe da grundo por enterigi lian kadavron!”

Kiam mi menciis tion al mia irlanda amikino, ŝi diris, “Do…pro tio ĝi devas esti sufiĉe sekura loko, ĉu ne?  Nenio malbona povas okazi al vi tie!”

The Burren.
Close
The Burren.
 

Jen tipika sceno el The Burren.  Rimarku la ŝtonojn kaj kiom malplena ĝi estas!

The Burren, Southern Ireland.
Close
The Burren, Southern Ireland.
 

Ĉi tie vi povas vidi kiel The Burren konsistas el ŝtonaj montetoj kaj ankaŭ valeoj.

Poulnabrone Dolmen, The Burren, Southern Ireland.
Close
Poulnabrone Dolmen, The Burren, Southern Ireland.
 

Jen la Poulnabrone Dolmen en The Burren, eble la plej fama strukturo de sia tipo en Irlando.  Dolmens estas antaŭhistoriaj tomboj faritaj el grandaj rokoj, kaj estas trovataj ĉie en Irlando.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.