Vivo en Germanio

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

Ĉi tiu paĝo temas pri mia jaro kiel internacia interŝanĝstudento en Bremen, Germanio.  Bremen estas sufiĉe granda urbo kun proksimume 600.000 loĝantoj.  Mi studis tie ĉe la Universität Bremen dum la akademia jaro 1995-1996 kiel interŝanĝstudento el la University of Maryland (Universitato de Marialando).  Mi studis dum la tago, iris al festoj vespere, kaj vojaĝis ĉirkaŭ la norda parto de Germanio intertempe.  Mi konatiĝis kun homoj el la tuta mondo, kaj malkovris la historion, kulturon, kaj lingvon de regiono kiu ne estas tre bone konata ekster de Germanio.  Tio estis por mi bonega sperto, kaj ĝi vekis en mi intereston en aliaj lingvoj kaj kulturoj, kap poste inspiris min instrui la anglan lingvon en Japanio.

Bremen

Bremen estas bela, antikva havenurbo en la nordokcidenta parto de Germanio, kaj ĝi estas sur la Nordgermana Ebenaĵo, ĉirkaŭ 100 kilometroj el la marbordo de la Norda Maro.  Ĝi havas ĉarman urbocentron, kaj havas nur 600.000 loĝantojn.  Mi studis en Bremeno ekde oktobro 1995 ĝis julio 1996, kaj la fotoj de Bremeno sur tiu ĉi paĝo estas el tiu tempo.  Mi havas specialan kuniĝon al tiu ĉi urbo, ne nur ĉar mi loĝis tie, sed ankaŭ ĉar kelkaj da miaj familianoj venis el tie.

St. Peter's Church and the House of the Citizens, downtown Bremen, Germany.
Close
St. Peter's Church and the House of the Citizens, downtown Bremen, Germany.
 

Je la maldekstra flanko estas la Preĝejo de Sankta Petro, kiu fondiĝis en la 8-a jarcento pere de Charlemagne (Karolo la Granda), kaj kiu poste travivis multajn ŝanĝegojn kaj ankaŭ bombadon.  Dekstre estas la Domo de la Civitanoj, kiu estas la Parliamento de la Substato (Lando) de Bremen (la Hanseatia Urbo de Bremen).  Bremen la urbo ankaŭ estas ĝia propra substato ene de Germanio.

Statue of Roland, the traditional guardian of Bremen.  Downtown Bremen, Germany.
Close
Statue of Roland, the traditional guardian of Bremen. Downtown Bremen, Germany.
 

Jen la statuo de Rolando, la duonlegenda figuro de homo kiu estas la tradicia gardisto de Bremeno.  Tiu ĉi karaktero baziĝas sur reala homo, kiu estis unu de la plej proksimaj helpantoj de Karolo la Granda.  Li fakte administris Bremenon dum iom da tempo.

Statue of the Bremen Town Musicians in downtown Bremen, Germany.
Close
Statue of the Bremen Town Musicians in downtown Bremen, Germany.
 

Jen statuo de la Bremenaj Urbaj Muzikantoj, en la centro de Bremen.  Ili estas la bestaj karakteroj el la tradicia fabelo, kiuj vojaĝis al Bremeno por iĝi muzikistoj, sed kiuj survoje distriĝis por ke ili povis vanigi kelkajn rabistojn kaj iĝi herooj.

Glockenspiel with rotating pictures when the clock strikes.  Böttcherstraße, the old commerce district, downtown Bremen, Germany.
Close
Glockenspiel with rotating pictures when the clock strikes. Böttcherstraße, the old commerce district, downtown Bremen, Germany.
 

Böttcherstraße estas la plej antikva distrikto de komerco en Bremen, kaj ĝi havas kelkajn konstruaĵojn kiuj antaŭe posediĝis de tre povaj negocistoj.  Tiu ĉi foto montras la sonorilaron, aro de bildscenoj kiuj ĉirkaŭturniĝas sur kolumno, kiam la horloĝo trafas certan tempon posttagmeze.

Schnoorviertel in Bremen, Germany.
Close
Schnoorviertel in Bremen, Germany.
 

La Schnoorviertel estas la plej antikva kvartalo de Bremen.  Ĝi komence estis kvartalo de fiŝkaptistoj, kiu fondiĝis direkte sur la flankoj de la rivero Weser.  Nun ĝi estas kvartalo por butikumado kun tre ĉarmaj kafejoj kaj vendejoj, kie la konstruaĵoj estas belaj, kaj tre proksime situiĝas unu al la alia.

Vilaĝoj Proksime al Bremen

Nordgermanaj vilaĝoj havas specialan memstaran ĉarmon.  Ĝis nun ili estas tre trankvilaj kaj pacaj lokoj, kaj iomete pli proksime al naturo ol la grandaj urboj.

Rothenburg an der Wümme estas vilaĝo kiu troviĝas sur la rivero Wümme , proksimume en la mezo inter Bremen kaj Hamburg.

The River Wümme near the town Rothenburg an der Wümme, Niedersachsen, Germany, near Bremen.
Close
The River Wümme near the town Rothenburg an der Wümme, Niedersachsen, Germany, near Bremen.
Small village church, Rothenburg an der Wümme, Niedersachsen, near Bremen, Germany.
Close
Small village church, Rothenburg an der Wümme, Niedersachsen, near Bremen, Germany.
Market Square, Rothenburg an der Wümme, Niedersachsen, Germany, near Bremen.
Close
Market Square, Rothenburg an der Wümme, Niedersachsen, Germany, near Bremen.
 

Maldekstre dekstren:  la rivero Wümme proksime al Rothenburg; malgranda vilaĝa preĝejo en Rothenburg; Rothenburg vendoplaco.

La vilaĝo de Zeven ankaŭ troviĝas inter Bremen kaj Hamburg, kaj havas monaĥinejon el la 12-a jarcento, kaj ankaŭ dikan arbaron kun esploreblaj kaj esplorindaj vojoj.

Old convent in Zeven (12th Century), Niedersachsen, in Northern Germany near Bremen.
Close
Old convent in Zeven (12th Century), Niedersachsen, in Northern Germany near Bremen.
Modern town Center in Zeven, Niedersachsen, near Bremen, Germany.
Close
Modern town Center in Zeven, Niedersachsen, near Bremen, Germany.
Forest path near Zeven, Niedersachsen, northern Germany, near Bremen.
Close
Forest path near Zeven, Niedersachsen, northern Germany, near Bremen.
 

Maldekstre dekstren: monaĥinejo en Zeven; la moderna flanko de Zeven; dika arbara sceno proksime al Zeven.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.