Esperanto-La Lingvo Internacia

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

Mi estas flua kaj aktiva uzanto de Esperanto, kiu estas artefarita (konstruita) lingvo.  Se vi neniam aŭdis pri ĝi, ĝi unue eldoniĝis en la jaro 1887 de L.L. Zamenhof, ruslingvana judo el germana deveno, kiu tiam loĝis en Pollando, tiam kiam ĝi apartenis al la Rusa Reĝejo.

En la areo, kie Zamenhof vivis, estis tie litovoj, rusoj, poloj, germanaoj, kaj jida-parolantaj judoj.  Ili ĉiuj loĝis ene de iliaj memstaraj komunumoj kaj parolis iliajn proprajn lingvojn, kaj ĝenerale malfidis unu la alian.  Zamenhof kreis Esperanton kiel neŭtrala dua lingvo por ĉiuj, lingvo en kiu ĉiu povus partopreni, almenaŭ ĉiuj, kiuj volus lerni ĝin.  Li kredis ke tia lingvo povus helpi al malsamaj grupoj superigi iliajn diferencojn kaj antaŭjuĝojn.

Mi uzas Esperanton ekde 2005.  Mi devas diri, ke la ŝonĝo de Zamenhof eble estis idealema revo, sed Esperanto havas kelkajn praktikajn advantaĝojn.  Ĝi estas tre facile lernebla.  Estas neniuj neregulaj vervoj, ĉiu litero havas unu sonon kaj literumiĝas kiel ĝi sonas.  Post jam lerninte multajn naturajn lingvojn, mi neniam pensis ke mi fluiĝus en Esperanto rapide–lerni lingvon bone daŭras ja jarojn.  KUN ESPERANTO TIO NE PRAVAS!  Mi lernis sufiĉe por bone komunikiĝi post nur tri monatoj da lernado, kaj mi lernis ĝin ege rapide pere de praktikado en babilejoj, Skajpo, kaj aliaj Interretaj rimedoj.

En la lastaj jaroj, mi ankaŭ iris al kelkaj veraj Esperanto-eventoj kaj vojaĝis pere de tiu ĉi lingvo.  Esperanto vere ankoraŭ ne venkis la tutan mondon, sed estas malgrandaj grupoj da homoj kiuj parolas ĝin preskaŭ ĉie, kaj multaj homoj uzas ĝin en la Interreto.  Mi trovis pere de Esperanto multajn geamikojn ĉie en la mondo, kaj bone amuziĝis pere de tiu ĉi lingvo.  Esperanto ankaŭ defiis miajn pensojn pri lingvo kaj lingvo-lernado.  Sekvu mian blogon por lerni pli pri Esperanto kaj miaj spertoj kun ĝi.  Vi ankaŭ povas trovi pli da informoj en tiu ĉi helpemaj ligiloj:

Mi invitas vin lerni pli pri Esperanto!  Bonvolu kontakti min se vi havas intereson lerni ĝin aŭ se vi bezonas pli da informoj.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.