Aliaj Interesoj

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

Komputiloj kaj Teknologio

Kiel vi sendube jam rimarkis, mi fasciniĝas kun lingvoj, kulturoj, kaj vojaĝado.  Mi samgrade fasciniĝas kun teknologio.  Kiam mi estis adoleskanto, mi provis lerni komputilprogramadon, sed mi tiuflanke fiaskis.  Post multe frustriĝinte kun tio, mi apenaŭ tuŝis komputilojn dum kelkaj jaroj.

Post ellerninte kiel uzi la Interreton, komputiloj estis pli facile uzeblaj, kaj mi fasciniĝis ekde tiam kun la uzado de softvaroj kaj la Interreto por plifaciligi la vivon.  Nun mi uzas la reton por komunikiĝi kun homoj ĉie en la mondo, praktiki miajn fremdajn lingvojn, kaj trovi informojn pri ĉiu imagebla temo.

Mi skribas blogojn, laboras kun digitalaj fotoj, kaj mi ankaŭ estas membro de Second Life (Dua Vivo), la virtuala realeca mondo en la reto.  Mi ne nur trovis geamikojn pere de ĝi, mi ankaŭ pensas ke ĝi estas bonega edukilo.  Mi nun provas konstrui vidindaĵojn el la Respubliko de Armenio tie en tri dimensionoj, kiujn homoj povas memstare esplori.

Bibliotekoj

Mi laboris en publikaj bibliotekoj dum kvar jaroj.  Mi ŝatas trovi informojn, kaj ĝi estis interesa labori je la teknika flanko de la procesado de bibiliotekaj materialoj.  Tio iras kune kun miaj interesoj pri al serĉo de medioj kaj informojn rete.

Socia Laboro kaj Edukado

Kiam mi estis universitata studento, mi instruis klasojn pri la Angla kiel Dua Lingvo kiel volontulo kun diversaj programoj, kaj tio metis min en kontakto kun homoj el ĉie en la mondo.  Mi ankaŭ donis konversacian praktikadon en la angla por internaciaj studentoj en la Universitato de Marialando (University of Maryland) kiam mi estis studento tie.  Estas du diversaj programoj tie.  The Learning Assistance Service (Servico por Lerno-helpo) havas group conversation program kaj Conversation Partner program (grupa konversacian programon kaj programon de Konversaciaj Partneroj), and Maryland English Institute (Angla Instituto de Marialando) havas Speaking Partner (Kunparolanton-) programon.  Mi daŭre partoprenis en ambaŭ programoj dum multaj jaroj postfininte mian diplomon en la Universitato de Marialando (University of Maryland).  Poste mi ankaŭ instruis la anglan en Japanio.  Pere de tiuj ĉi spertoj mi kaj kreskiĝis kaj lernis multe.

Mi kredas ke lernado estas mempoviĝado, kaj ke ĉiuj devas preni memstarajn iniciativojn por lerni kaj kreski.  Oni devas serĉi iliajn oportunojn kaj ordoni iliajn prioritatojn.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.