Vojaĝoj en Japanio

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

Mi loĝis en Japanio el 2001 ĝis 2004.  Vi povas legi pri tio en mia alia paĝo.  Sed mi ankaŭ vojaĝis multe en Japanio dum la tempo ke mi loĝis tie.  Tiuj ĉi vojaĝoj estas tie ĉi en miaj paĝoj pri miaj vojaĝoj.

Kyoto

Skyline of Kyoto City, Kyoto, Japan.
Close
Skyline of Kyoto City, Kyoto, Japan.
 

Kyoto  estis la dua ĉefurbo de Japanio, kaj estis la ĉefurbo por la plej longa tempo.  Pro tio ĝi estas eble la plej fama urbo en Japanio, kaj havas multajn turismajn kaj kulturajn vidindaĵojn.  Oni venas al Kyoto por vidi la “antikvan Japanion”.  La malsuba foto estas vidpunkto de la tuta moderna urbo.

Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
Close
Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
Close
Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
 
Seven-Year Staircase, near Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
Close
Seven-Year Staircase, near Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
Near Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
Close
Near Kiyomizudera Temple, Kyoto, Japan.
 

Tiu ĉi unua fotaro estas pri Kiyomizudera Templo.  Tiu ĉi templo estas loko de UNESCO monda heredaĵo, kaj estas unu de la plej famaj vidindaĵoj en Kyoto.  Tipike por la temploj de Kyoto, ĝi troviĝas en la montoj en naturaj ĉirkaŭaĵoj.

Unua vico, maldekstre dekstren: Kiyomizudera Templo, konstruita entute el ligo sen najloj; ofte oni trovas Shinto-sanktejojn tuj apud budistaj temploj, tio por la japanoj ne estas kontraŭdiraĵo.  Tiu ĉi estas Shinto-sanktejo ene de Kyomizudera.

Dua vico, maldekstre dekstren: strato kun ŝtuparo kiu tre proksimas al Kyomizudera.  Ĝi nomiĝas la “Dujara Ŝtuparo”, ĉar la legendo diras ke, se vi tombas dum tiam, kiam vi promenadas sur ĝi, vi nur vivos du jarojn plu!  Mi esperas ke tiuj ĉi homoj faras atenton!  Tiu ĉi ŝtuparo iras al “Teujo-Strateto”, kiu estas fama por ĝiaj potaĵoj; la areo ĉirkaŭ Kiyomizudera.

Nanzenji estas populara Zen-budhista templo kun tre granda pordo, kaj ene ĝi havas ankaŭ subtemplojn kaj ĝardenojn.  En la montoj malantaŭ ĝi estas kelkaj pl malgrandaj sanktejoj.  La tero tie estas tre granda.  Estas ankaŭ multaj aliaj atraktivaj temploj tie ĉi, kaj ĉirkaŭas ilin montetoj kaj akvofaloj.

Nanzenji Zen Buddhist Temple, Kyoto, Japan.
Close
Nanzenji Zen Buddhist Temple, Kyoto, Japan.
Zen Buddhist temple in Kyoto, Japan.
Close
Zen Buddhist temple in Kyoto, Japan.
 
Waterfall outside buddhist temple, Kyoto, Japan.
Close
Waterfall outside buddhist temple, Kyoto, Japan.
Temple in Kyoto, Japan.
Close
Temple in Kyoto, Japan.
 

Una vico, maldekstre dekstren: la pordo al Nanzenji Templo; flanka templo ene de Nanzenji.

Dua vico, maldekstre dekstren: akvofalo malantaŭ unu de la temploj en Kyoto; alia belega templo en Kyoto.

Ginkakuji (Silver Pavilion), Kyoto, Japan.
Close
Ginkakuji (Silver Pavilion), Kyoto, Japan.
Philosopher's Path, Kyoto, Japan.
Close
Philosopher's Path, Kyoto, Japan.
 

Maldekstre: Ginkakuji-la nomo de tiu ĉi templo signifas “La Arĝenta Pavilono”.  Unue la konstruistoj volis kovri ĝin entute en arĝento, sed tio neniam okazis, malgraŭ oni ankoraŭ uzis tiun nomon ĉiuokaze.  Tiu ĉi ĝardeno estas unu de la plej belaj de Kyoto, kaj multaj lokaj homoj ŝatas tiun ĉi templon pli bone ol ĝia frateca templo Kinkakuji.

Dekstre: La Vojo de Filosofio.  Tiu ĉivojo sekvas kanalon kiu iras inter Nanzenji kaj Ginkakuji.  Japana filozofisto evidente kapablis kolekti siajn pensojn tie ĉi iam, sed mi ege dubas ke iu ajn povas fari tion nun ĉi tie!  Ĝi estas unu de la plej popularaj promenadoj en Kyoto, sed la areo nun aspektas kaj sentas tre urbema.

Kinkakuji (Golden Pavilion) at sunset, Kyoto, Japan.
Close
Kinkakuji (Golden Pavilion) at sunset, Kyoto, Japan.
Kinkakuji (Golden Pavilion) at sunset, Kyoto City, Japan.
Close
Kinkakuji (Golden Pavilion) at sunset, Kyoto City, Japan.
 

Jen Kinkakuji, la frateca tempo de Ginkakuji, kaj Kinkakuji signifas “Aŭra Pavilono”.  La fotoj tie ĉi montros kial ĝi nomiĝas tiel, malgraŭ oni ne finis Kinkakuji-on dum kelkaj centoj da jaroj, same kiel Ginkakuji estis.  Oni nur antaŭ kelkaj jaroj aldonis la aŭron, kaj nun ĝi estas la plej populara celo por lernejaj turistaj grupoj.

Heian Jingu, Kyoto, Japan, New Year 2002.
Close
Heian Jingu, Kyoto, Japan, New Year 2002.
Heian Jingu, Kyoto, Japan, New Year's Day, 2002.
Close
Heian Jingu, Kyoto, Japan, New Year's Day, 2002.
Heian Jingu Shrine on New Year's Day, 2002, Kyoto, Japan.
Close
Heian Jingu Shrine on New Year's Day, 2002, Kyoto, Japan.
 

Heian Jingu estas la plej fama kaj grava Shinto-sanktejo en Kyoto, kun plena ĝardeno kaj adoradejo.  Mi faris tiujn ĉi fotojn je novjara tago 2002.  Je tiu tago, vizitantoj staris en vico por preĝi por bonŝanco en la nova jaro.  Multe da ili vestiĝis en tradiciaj japanaj vestaĵoj por tio.

Takao Monastery outside Kyoto, Japan.
Close
Takao Monastery outside Kyoto, Japan.
Takao Monastery near Kyoto, Japan.
Close
Takao Monastery near Kyoto, Japan.
Hozu-gawa River, near Kyoto, Japan.
Close
Hozu-gawa River, near Kyoto, Japan.
 

Takao estas izolita montara loko nordokcidente de Kyoto-la fotoj tie ĉi donos al vi bonan ideon pri ĝi.  Ĝi estas unu de miaj favoritaj areoj de Kyoto, pro la belega natura scenaro.  La temploj tie ĉi ankaŭ estas aparte specialaj, ĉar ili permesas al vi esti proksima al naturo, kaj tre malpli da turistoj vizitas ilin.  Mi vizitis Jingo-ji Templon tie, kaj marŝadis apud la Hozugawa Rivero, ĉirkaŭ novjartago 2002.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.