Germana Studado

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

Ĉar Germana Literaturo estis mia studfako en la universitato, mi pensis ke estus en ordo inkludi kelkajn mallongajn elĉerpaĵojn de miaj favorataj germanaj poemoj, kun Esperantlingvaj tradukoj.  Mi finis la universitaton antaŭ tre longa tempo, sed mi ja loĝis en Germanio dum unu jaro, kaj mi havas proksimajn familiajn konektojn al Germanio.  Mi fojfoje revizitas Germanion.

La tradukoj donos al vi ideon pri kiu temas la originalaj poemoj.  Je la fino mi havas kelkejn germantemajn retligilojn ankaŭ.

La venonta poemo estas el la Mezepoko, kaj originale verkiĝis en la Mezalta Germana:

DIE GROßE HEIDELBERGER LIEDERHANDSCHRIFT (Auszug) (14es Jahrhundert), von Walther von der Vogelweide.

Walther von der Vogelweide

Walther von der Vogelweide

Ich saz ûf eime steine,
und dahte bein mit beine;
dar ûf satzt ich den ellenbogen;
ich hete in mîne hant gesmogen
mîn kinne und ein mîn wange.
Dô dâhte ich mir vil ange,
wie man zer werlte solte leben:
Deheinen rât kond ich gegeben,
wie man driu dinc erwurbe,
der keinez niht verdurbe.
Diu zwei sind êre und varnde guot,
daz dicke ein ander schaden tuot,
daz dritte ist gotes hulde,
der zweier übergulde.
Die wolte ich gerne in einen schrîn.
Jâ leider des enmac niht sîn,
daz guot und weltlich êre
und gotes hulde mêre
zesamen in ein herze komen.

(Kelling, Hans-Wilhelm. Deutsche Kulturgeschichte: Preliminary Edition . New York: The McGraw-Hill Companies, Inc., 1996, page 66-67.)

Esperantlingva Traduko: LA GRANDA HEIDELBERGA KANTARO (elĉerpaĵo) (Manskribita , 14-an Jarcenton), de Walther von der Vogelweide.

Grosse Heidelberger Liederhandschrift

Grosse Heidelberger Liederhandschrift

Mi sidis sur ŝtono,
Kaj krucis krur’ super kruro:
Supere mi metis mian kubuton;
Mi estis metinta en mian manon
Mian manon kaj vankon.
Tie mi pensadis kun granda zorgo
Kiel oni devus vivi en la mondo.
Neniun konsilon mi povis doni,
Kiel oni akirus tri aĵojn,
De kiuj neniuj ruiniĝus.
La du estas honoro kaj surteraj posedaĵoj,
Kiuj ne kongruas unu kun la alia;
La tria estas la graco de Dio,
Kiu superas ambaŭ.
Mi ŝategus havi ilin kune en unu sanktejo.
Sed bedaŭrinde ne povas esti,
Ke posedaĵoj kaj surtera honoro
Kaj la graco de Dio iam
Kuniĝos en unu koro.

(Kelling, Hans-Wilhelm. New York: The McGraw-Hill Companies, Inc., pages 66-67.)

Tiu ĉi poemo estas tre fama alta punkto de germana literaturo.  La unua sekcio donas la imagon aŭ bildon de iu kiu sidas en la klasika maniero de kontemplado de la pensemulo, pensadante pri kiel vivi.  La dua duono de la poemo montras la konkludojn de la pensemulo: estis tri aferoj kiuj estis gravaj en la tiama germana socio: honoro, materialaj posedaĵoj, kaj la Grado de Dio.  Li konkludis ke la Grado de Dio estis la plej grava, sed ankaŭ ke oni samtempe ne povas havi ĉiujn tri da tiuj tre gravaj aferoj.  Tiu ĉi skribaĵo estas fama, ĉar ĝi estis unu de la plej fruaj ekzemploj de politika penso en la Germanio de la Mezepoko, kaj ĉar ĝi montras la pensmanieron de tiu epoko.  La filosofa kontemplado estas unu, kiu por kelkaj homoj ankoraŭ taŭgas kaj validas hodiaŭ.  Tiu ĉi skribaĵo estis nekutima por sia epoko, ĉar poemoj tiam kutime estis idealemaj, kaj diskutis la karikatojn de Amo, Honoro, kaj lojaleco.

Miaj interesoj en germana literaturo estas diversaj, sed mi devas konfesi ke ili emas al obskuraj aferoj!  Mi havas apartan intereston en antikvaj, mortintaj dialektoj de ĝermanaj lingvoj.  La venonta ekzemplo estas interesa eble nur pro ĝia obskureco.  La lingvo nomiĝas la gota (parolite de la ĝermanaj triboj nomitaj la Gotoj), kaj ĝi estis orientĝermana lingvo.  La misiisto Wulfilas inventis skribitan formon de la lingvo, kiam li konvertis ilin al kristanismo.  Bedaŭrinde, la Biblio estas la sola skribita materialo en tiu ĉi lingvo, kiu ankoraŭ ekzistas.  Jen ekzemplo (Mateo 5, 17-19):

17 Ni hugjaiþ ei qemjau gatairan witoþ aiþþau
praufetuns; ni qam gatairan, ak usfulljan. 18 amen auk qiþa izwis:
und þatei usleiþiþ himins jah airþa, jota, ains
aiþþau ains striks ni usleiþiþ af witoda, unte
allata wairþiþ. 19 iþ saei nu gatairiþ aina
anabusne þizo minnistono, jah laisjai swa mans, minnista haitada in
þiudangardjai himine; iþ saei taujiþ jah laisjai swa,
sah mikils haitada in þiudangardjai himine.

(Braune, Wilhelm. Gotische Grammatik Mit Lesestücken und Wörterverzeichnis. Neu Bearbeitet von Ernst A. Ebbinghaus. Tübingen, Germany: Max Niemeyer Verlag, 1981, paĝo 144.)

Tiu ĉi ekzemplo estas ĉi tie nur por montri iomete da tiu ĉi obskura lingvo.  Se vi vere volas kompreni la signifon, bonvolu legi Mateon 5, 17-19 de via preferita verzio de la Biblio.

Mi ankaŭ tre interesiĝas en la diversaj tipoj de printo kaj skribo.  En la germana, oni antaŭe uzis specialan formon de printo nomita Frakture, kiu estas gota formo de printo.  Samtempe ili uzis specialan stilon de manskribo.  Mi trovas tiun ĉi formon tre eleganta, malgraŭ ĝi povas esti ege malfacila legebla.  Ĉi tie mi inkludis la formojn de ambaŭ kune kun la hodiaŭaj formoj, por ke vi havu ideon pri kiel ĝi funkcias.

Mi interesiĝas ne nur pri germana literaturo, sed ankaŭ en germanaj dialektoj, ĉar ili estas diversaj.  Parolanto de unu germana dialekto ofte ne povas kompreni alian germanan dialekton, malgraŭ preskaŭ ĉiuj da ili komprenas Hochdeutsch-on (la altgermanan), kiu estas la norma germana lingvo instruata en la lernejoj.  Mia favorata dialekto estas Plattdeutsch (la platdiĉa aŭ bazgermana), kiun oni parolas en la nordokcidenta parto de Germanio, ĉar granda parto de miaj germanaj familianoj (el la flanko de mia patrino) originale parolis tiun ĉi dialekton, kaj ĝi ankaŭ estas la indiĝena dialekto de Bremeno (Bremen), la urbo kie mi loĝis kaj studis dum unu jaro.  Bedaŭrinde, la platdiĉa iom post iom malaperas.  Ĝi estas kiel dialekto de la nederlanda lingvo, kun pli germanstila prononcado.  Kion ajn mi povas diri…ĝi estas tre proksima al mia koro.

Plattdiĉtemaj ligiloj:

  1. Bazgermana (Plattdeutsch) novaĵoj.  Ĉiutagaj novaĵoj en la platdiĉa!
  2. Platdiĉa Komedio! Mallonga germana televidprogramo kiu montras homon kiu rabas bankon.  Li ne scipovas la platdiĉan, kaj tio kostas lin lian vivon…vi povas aŭdi kaj la platdiĉan kaj la altgermanan, kaj vi povas kompari.  Ege germanstila humoro.
  3. Hör mal n beten to (“Aŭskultu iometete”)—platdiĉa podkasto.

Ĝeneralaj Germantemaj Ligiloj:

  1. www.germanculture.com.ua, fonto de informoj pri la germana kulturo kaj lingvo.
  2. www.german-way.com., for all ĉia informo pri Germanio, kaj ankaŭ reta babilado kaj diskutgrupoj.
  3. www.focus.msn.de/F/FS/FSN/fsn.htm, por la reta “Focus” novaĵgazeto (en la germana).
  4. german.about.com/od/radioingerman, por ligiloj al diversaj germanaj radio-stacioj.
  5. www.wdr.de, for Westdeutscher Rundfunk (Okcidentgermana Radio, en la germana)
  6. www.dw-world.de, por Deutsche Welle, la internacia germana novaĵservico.
  7. www.ard.de, por televidaj novaĵoj en la germana.
  8. www.radiobremen.de havas lokan radionovaĵojn el Bremen kaj Norda Germanio.
  9. german.about.com havas bonajn informojn pri la germana lingvo.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.