Vivo en Japanio

This page in EnglishENDiese Seite auf deutschDECette page en françaisFR

Esperanto-VerzioEO

Kashiwazaki City and Yoneyama Mountain, near my apartment.
Close
Kashiwazaki City and Yoneyama Mountain, near my apartment.
 

Foto: Jonejama Monto superas Kaŝiŭazaki Urbon, Niigata Gupernio, apud la Japana Maro, tre proksime al mia apartamento.

Mi loĝis en Kaŝiŭazaki Urbo, Niigata Gubernio, Japanio, ekde Aŭgusto 2001 ĝis Aŭgusto 2004.  Mi estis Asistanto-Lingva Instruisto (angle Assistant Language Teacher aŭ ALT), kaj mi estis sendita al Kaŝiŭazaki pere de la JET (Japan Exchange and Teaching-Japanio-Interŝanĝa kaj Instruada) Programo.  Kiel vi jam vidis el miaj aliaj paĝoj, precipe en la sekcio pri vojaĝado, mi estas ja vojaĝinta multe antaŭe, speciale en Eŭropo.  Japanio, aliflanke, estas tute malsama el iu ajn lando kiun mi vizitis.  Adaptiĝi al la japana kulturo ne ĉiam estis tre facila, sed ĝi estis fascina sperto.  Post la unuaj tri monatoj mi eklernis akcepti la kulturajn diferencojn kaj ekvojaĝis ekster mia urbo pli.  Kvankam mi decidis ne daŭre loĝi en Japanio dum mia tuta vivo, mi tre ĝojis mian vivon en Japanio, kaj ĝi estis ege valora sperto.

Kaŝiŭazaki Urbo estas relative malgranda (oni diras ke ĝi tiam havis 87 000 loĝantoj en la jaro 2001).  La plej rimarkinda afero tie estas ke ĝi havas la plej grandan atompovan stacion.  La konstruaĵoj estas malaltaj, kaj la urbo troviĝas direkte apud la marbordo de la Japana Maro en Japanio, sur la ĉefinsulo Honŝu, en la mala flanko de Honŝu de Tokio.  Je unu flanko de la urbo estas la Japana Maro, kaj malantaŭ la urbo (je la alia flanko) estas la montoj, dominata de Jonejama Monto.  Ĝi pluvas ĉi tie multe kaj estas ege humida.  Aliflanke la ĉirkaŭaj montoj ricevas multe da neĝo, tial nomiĝas tiu ĉi parto de Niigata Gubernio “Neĝlando” (Juki Guni en la japana), kvankam Kaŝiŭazaki mem ricevas malmulte da neĝo ĉar ĝi apudas la maron.  La angla ne estas vaste parolata en tiu ĉi areo de Japanio, sed la homoj estas sufiĉe amikemaj, kaj mi sukcesis lerni la japanan lingvon iometete.  Mi prenis la malsuban foton proksime al mia apartamento.  Kiel mi diris, ne multe da homoj tie  parolas la anglan.  Kelkfoje kiam ili parolis ĝin, mi trovis ĝin malfacile komprenebla!  Pro tio la komunikado foje estis malfacila, sed mi lernis nur ridi pri tio, kaj tiu ĉi sperto igis min iĝi pli paciema persono.  Ankaŭ menciinda estas la fakto, ke anglalingvaj  afiŝoj abuntas tie ĉi, kun multaj aĉaj eraroj kaj uzadoj, por ekzemplo “Beer Holl” kaj “Hair Saron”.  La vendejo por jam uzitaj aĵoj nomiĝas “Off House” kaj la Internacia Asocio estas en konstruaĵo nomita “Joy House” (Ĝojdomo).  Kelkaj t-ĉemizoj kaj afiŝoj kiujn mi vidis en la angla lingvo tie ĉi estas tiom strangaj, ke mi eble ne ripetu la skribaĵojn en tiu ĉi paĝo!  Miaj lernantoj ankaŭ diris al mi kelkajn tre amuzajn aferojn, kaj ili ankaŭ emas pozi tre personajn demandojn ankaŭ.  Estas retejo kie vi povas vidi la japanan anglan (“Jenglish”) kun bonaj ekzemploj, kaj tio donos al vi ideon pri kiom strangega la vivo povas foje esti en Japanio.

Mi laboris en Kaŝiŭazaki kiel Assistenta Lingva Instruisto (ALT), kaj mi laboris por la Komitato de Edukado de Kaŝiŭazaki Urbo, kiu estas en Niigata Gubernio, en Japanio.

La preciza defino pri kion precize ALT estas kaj faras estas ĉie malsama, kaj en mia kazo mi laboris en multaj diversaj lernejoj, kaj pro tio mi estis en malsama loko ĉiutage.  Mi laboris kun multaj diversaj instruistoj kaj multege da lernantoj.  Mi laboris kaj en mezlernejoj kaj en bazlernejoj.  En la japana lingvo Chugakko estas mezlernejo, kaj Shogakko estas bazlernejo.

Kelkaj Lernejoj, en kiuj mi Instruis

Dai-Ichi Chugakko (Mezlernejo Numero Unu)

Dai-Ichi Chugakko (Junior High School Number 1).
Close
Dai-Ichi Chugakko (Junior High School Number 1).
 

Foto: Kaŝiŭazaki Dai-Ichi Chugakko.

Mi havas kelkajn bonegajn memorojn de Dai-Ichi.  Ĉi tie mi provos montri kelkajn gravajn rakontojn de mia tempo tie.  Unue, mi konis kelkajn lernantojn de Dai-Ichi pli bone ol la lernantoj de la plejmulto de aliaj lernejoj.  Rigardu ĉi tie por vidi kelkajn leterojn, kiujn ili al mi skribis!

Jen bildo kiun mi lernantino Makiko faris por mi.  Ĝi montras lokan festivalon en Kaŝiŭazaki.  La alia aĵo tie estas la letereto kiun ŝi skribis al mi je la malantaŭa flanko de la bildo.

Makiko, one of my students at Dai-Ichi Junior High, drew this picture depicting one of the local festivals and gave it to me!
Close
Makiko, one of my students at Dai-Ichi Junior High, drew this picture depicting one of the local festivals and gave it to me!
Here is the note that Makiko wrote on the back of the drawing of the festival that she gave me.
Close
Here is the note that Makiko wrote on the back of the drawing of the festival that she gave me.
 

Kelkaj da miaj plej bonaj memoroj estas tiuj de miaj timidaj lernantoj, kiuj provis komunikiĝi kun mi en la angla.

Ĉu ne estas ĉarma?  Mi estis fiera pri miaj lernantoj, kiam ili faris tion.  Instrui la anglan en Japanio povas esti stranga afero.  En la klaso, la lernantoj ebas esti tre ĝentilaj kaj obejemaj, kaj parolas nur kiam oni alparolas ilin.  Estas malfacila konversaciigi ilin pro tio–ili timas komunikiĝi ĉar ili timas fari erarojn.  Sed dum la tagmanĝo aŭ post la lecionoj foje, kiam ili tute ne devis, kelkaj venis al mi kaj babilis kun mi.  Foje la malofta lernanto kiu agadas malbone en la klaso estos tre bonkora, kiam oni vidas lin aŭ ŝin en postklasa klubo, kaj la lernanto kiu kreas problemojn por la japanaj instruistoj agadas tre bone kun eksterlanda ALT.

Jen skribaĵo el Ma chan, unu alia lernantino en Dai-Ichi:

Here is a note from Ma-chan, one of my students at Dai-ichi Junior High School.
Close
Here is a note from Ma-chan, one of my students at Dai-ichi Junior High School.
 

Unu stranga afero kiun mi rimarkis estis ke la lernantinoj ĝenerale venis al mi kaj alparolis min pli ol la knabaj lernantoj.  Mi ne certas pri la kialo por tio.  Unu aŭ dufoje, lernantinoj demandis al mi strangegajn personajn demandojn aŭ eĉ koketis, sed tio ne estis tiom grava afero kaj mi kapablis tutsimple ignori ĝin.

Marŝado ĉe Dai-Ichi

Mi havis la ŝancon ĉeesti kelkajn eventojn ĉe Dai-Ichi, kiujn mi ne havis la ŝancon vidi en aliaj lernejoj, ĉar Dai-Ichi tiam estis mia ĉefa lernejo.  Unu da tiaj estis la grupa marŝado, speciala evento en kiu mi partoprenis en oktobro 2001, la aŭtuno de mia unua jaro tie.  La fotoj sube montros al vi la plej interesajn partojn de la vojaĝo.  Lernejoj en Japanio havas multajn gravajn eventojn dum la jaro…tio ankaŭ inkludas sportfestivalojn kaj kulturajn festivalojn, kaj ankaŭ la ceremoniojn de la malfermo de la lerneja jaro kaj diplomiĝo.  La marŝado daŭris 42 kilometrojn kaj sekvis la marbordon de la Japana Maro el Teradomari ĝis Kaŝiŭazaki.  La marŝado sekvis la marbordan straton.  En la komenco ni kuniĝis en Teradomari, kie la instruistoj donis paroladon por inspiri nin.  La marŝado daŭris la plej grandan parton de la tago, kaj ni ĉiuj estis lacegaj en la fino (miaj kruroj kaj piedoj doloris).  Kiel vi vidos en la fotoj, la PTA (asocio de gepatroj kaj instruistoj) hurais por ni, kaj la instruistoj ofte instigis nin daŭrigi.  La natura sceno estis tre bela.  Malsamaj homoj finis la marŝadon je malsamaj tempoj, kaj tiuj kiuj unue finis, atendis la aliajn.  Kiam mi alvenis je la tagfino (mi estis la lasta kiu finis), la tuta lernantaro atendis min, kaj kiam mi eniris, ili ĉiuj hurais!  Mi kredas ke tio montras bone la ideon de kiel pensas japanoj pri la societo–ili fokusiĝas je la tuta grupo, ne nur je la individuo.  Ili atendis ĝis ĉiuj finis antaŭ de deklari ke la evento estis finita.  Tio estis fascina kaj kortuŝa sperto por mi.  Rigardu la fotojn!

Starting pep talk at the beginning of the marathon walk in Teradomari, October 2001.
Close
Starting pep talk at the beginning of the marathon walk in Teradomari, October 2001.
Walking through Teradomari at the beginning of the Marathon Walk, October 2001.
Close
Walking through Teradomari at the beginning of the Marathon Walk, October 2001.
Boys' group during the Marathon Walk.
Close
Boys' group during the Marathon Walk.
 
CHEEZU!!!!
Close
CHEEZU!!!!
Lunch break during the Marathon Walk.
Close
Lunch break during the Marathon Walk.
Happy to have a break during the Marathon Walk!
Close
Happy to have a break during the Marathon Walk!
 
The Dai-Ichi Junior High School PTA cheers us on.
Close
The Dai-Ichi Junior High School PTA cheers us on.
Shu-Chan, Ganbatte ne!  Come on, Shu-Chan, hang in there!
Close
Shu-Chan, Ganbatte ne! Come on, Shu-Chan, hang in there!
Get up, boys!  There will be time for rest later!
Close
Get up, boys! There will be time for rest later!
 

Unua vico, maldekstre dekstren: Kuniĝo kaj inspira parolado je la komenco de la marŝado en Teradomari; komenco de la marŝado en Teradomari; grupo de Dai-Ichi lernantoj dum la marŝado.

Dua vico, maldekstre dekstren: “CHEEZU!!”; finfine estas tempo por tagmanĝpaŭzo; ĝoja havi paŭzon!

Tria vico, maldekstre dekstren: Dai-Ichi PTA huraas por ni; Ganbatte ne, Shu Chan! (Daŭrigu, Shu!); “Estos poste tempo por ripozi!”

Iom da pejzaĵo, kiun mi vidis el la vojo sur la Japana Mara marbordo dum la marŝado:

Nice house by the seaside road.
Close
Nice house by the seaside road.
Houses by the seaside road on the Sea of Japan.
Close
Houses by the seaside road on the Sea of Japan.
Empty road and hill on the Sea of Japan coast.
Close
Empty road and hill on the Sea of Japan coast.
 
Restored historical house with thatched roof.
Close
Restored historical house with thatched roof.
Fishing village on the Sea of Japan coast.
Close
Fishing village on the Sea of Japan coast.
Houses and beach, Sea of Japan coast.
Close
Houses and beach, Sea of Japan coast.
 
Fall leaves at rest stop.
Close
Fall leaves at rest stop.
Waterfall.
Close
Waterfall.
 

Unua vico, maldekstre dekstren: tipika japanstila domo, kiun mi trovis sur la marborda vojo.  Rimarku la bonsajarbojn, kaj la stilon de la pordo kaj la tegmenton; vico de konstruaĵoj sur la marborda strato; malplena strato kaj monteto apud la Japana Maro.

Dua vico, maldekstre dekstren: restorita historia dometo kun pajla tegmento; stereotipika japana fiŝada vilaĝo; domoj kaj la plaĝo.

Tria vico, maldekstre dekstren: aŭtunaj folioj apud la loko kie ni paŭzis (la arboj tie ĉi estas malsamaj ol tiuj en mia hejmregiono de Usono); malgranda akvofalo survoje, kiun mi preskaŭ maltrafis.

Graduation Day at Dai-Ichi:

In the office at Dai-Ichi.
Close
In the office at Dai-Ichi.
Graduation Day at Dai-Ichi, March 8, 2002.
Close
Graduation Day at Dai-Ichi, March 8, 2002.
 

Maldekstre dekstren: jen mi en la oficejo kun unu japanlingva instruisto je la tago de diplomiĝo; jen mi kun unu diplomiĝanto post la diplomiĝa ceremonio.  Tio estis en marto 2002.

Takahama Shogakko (Takahama Bazlernejo)

Takahama Shogakko (Takahama Elementary School).
Close
Takahama Shogakko (Takahama Elementary School).
 

Takahama Shogakko, sur la marbordo de la Japana Maro.

Mi volis mallonge mencii tiun ĉi lernejon, ĉar mi tie instruis dum mia unua jaro en Japanio.  Mi vizitis tie unufoje po du semajnoj kaj instruis klasojn kaj ankaŭ la anglan klubon.  Tiu ĉi lernejo estis por mi aparte speciala.  Ĝi troviĝas en dramatika loko malsube de la Japana Maro, kun belegaj vidpunktoj ĉie, kaj ĝi tiam havis nur 22 lernantojn.  Rigardu la fotojn — mi kredas ke tio estis bonega ĉirkaŭaĵo por instrui!

View of the beach and mountains from Takahama Shogakko (Takahama Elementary School).
Close
View of the beach and mountains from Takahama Shogakko (Takahama Elementary School).
Beach view from Takahama Shogakko (Takahama Elementary School).
Close
Beach view from Takahama Shogakko (Takahama Elementary School).
Teaching English at Takahama Elementary School.
Close
Teaching English at Takahama Elementary School.
Takahama Elementary School students and English Club teacher.
Close
Takahama Elementary School students and English Club teacher.
 

Maldekstre dekstren: vidpunkto de la plaĝo kaj montoj el Takahama Shogakko; vidpunkto de la plaĝo; foto pri mi instruante la anglan en Takahama Shogakko en aŭtuno de 2001; la instruisto de la angla klubo kun Takahama-lernantoj sur la tegmento de la lernejo.

Aliaj Lernejoj:

Jen kelkaj fotoj pri kelkaj aliaj lernejoj kiujn mi vizitis en Kaŝiŭazaki Urbo:

Higashi Chugakko (East Junior High School).
Close
Higashi Chugakko (East Junior High School).
Makihara Shogakko (Makihara Elementary School).
Close
Makihara Shogakko (Makihara Elementary School).03-Jun-2002 09:24, FUJIFILM FinePix4900Z, 7.0, 13.9mm, 0.002 sec, ISO 200
Arahama Shogakko (Arahama Elementary School).
Close
Arahama Shogakko (Arahama Elementary School).
 
Minami Chugakko (South Junior High School).
Close
Minami Chugakko (South Junior High School).
Students from Arahama Shogakko (Arahama Elementary School).
Close
Students from Arahama Shogakko (Arahama Elementary School).
A sketch of me teaching English together with the Japanese teacher of English, Satoko Tamura, drawn by one of our students.
Close
A sketch of me teaching English together with the Japanese teacher of English, Satoko Tamura, drawn by one of our students.
 

Unua vico, maldekstre dekstren: Higashi Chugakko (Orienta Mezlernejo), kiu estis unu da miaj lernejoj dum mia dua jaro kaj dum mallonga tempo mia ĉefa lernejo por parto de mia tria jaro; Makihara Shogakko (Makihara Bazlernejo); Arahama Shogakko (Arahama Bazlernejo).

Dua vico, maldekstre dekstren: Minami Chugakko (Suda Mezlernejo); Arahama Shogakko lernantoj malantaŭ de ilia lernejo; bildo pri mi instruante la anglan kune kun Satoko Tamura, unu de la japanaj instruistoj de la angla lingvo, ĉe Minami Chugakko, kiel desegnita de unu da niaj lernantoj tie.

Ĉirkaŭaj Lokoj

Jen kelkaj fotoj kaj detaloj el lokoj ekster Kaŝiŭazaki sed ankoraŭ ene de Niigata Gubernio.  Mi prenis tiujn fotojn dum iom da tempo, kaj tiuj ĉi lokoj ne estas bone konataj ekster tiu regiono, ĉar ne estas vere turisma regiono.

Niigata Urbo

Niigata Urbo estas la ĉefurbo de Niigata Gubernio, la gubernio kie mi laboris kaj loĝis.  Niigata Urbo estas agrabla, kvankam ĝi ne allogas multe da turistoj.

Downtown Niigata City, capital of Niigata Prefecture, Japan, near the train station.
Close
Downtown Niigata City, capital of Niigata Prefecture, Japan, near the train station.
Bandai Bridge, Niigata CIty, Capital of Niigata Prefecture, Japan.
Close
Bandai Bridge, Niigata CIty, Capital of Niigata Prefecture, Japan.
Storefront in Niigata City, capital of Niigata Prefecture, Japan.
Close
Storefront in Niigata City, capital of Niigata Prefecture, Japan.
 

Maldekstre dekstren: Urbocentro de Niigata Urbo, apud la trajnstacio; Bandaj Ponto; vendejo en la centro de Niigata Urbo.

Norda Kultura Muzeo

Tiu ĉi muzeo, ĵus ekster Niigata Urbo, montras la kamparan vivon en tiu regiono dum la 19-a jarcento.  Ĝi estas la antaŭa familia bieno de la familio Itoh, unu de la lokaj familioj kiuj posedis landon.  Ĝi havas fascinan arkitekturon!

Manor building, Northern Culture Museum, near Niigata City.
Close
Manor building, Northern Culture Museum, near Niigata City.
Triangular teahouse, Northern Culture Museum, near Niigata City.
Close
Triangular teahouse, Northern Culture Museum, near Niigata City.
Rock garden, Northern Culture Museum, near Niigata City.
Close
Rock garden, Northern Culture Museum, near Niigata City.
 

Maldekstre dekstren: biena konstruaĵo; triangula teo-domo-tiu ĉi teo-domo kaj ĉio ene de ĝi, estas en la formo de triangulo;  tradicia ŝtonĝardenon, konstruita de ĝardenisto el Kioto-ĝi estas parto de kaj ĉirkaŭiĝas de la ĉefa biena domo.

JET Programo-Ligiloj

  1. La plej nova oficiala JET Programa TTT-ejo.
  2. I Think I’m Lost, pli nova, pli malgranda forumo por homoj kiuj estas sur la JET Programo aŭ loĝas en Japanio.
  3. Every Situation is Different (ESID), TTT-ejo kun parodiaj bildoj pri la JET Programo.
  4. Let’s Japan, TTT-ejo kiu diskutas la vivon kiel instruisto en anglalingva konversacia lernejo, lernejoj kiel GEOS, NOVA, ktp.

JET Program Ligiloj por Instruado

Ĉi tiuj retejoj disvastigas ideojn por lecionoj en la JET Programo, kaj donas al vi ideon, pri kio temas instruado en la JET Programo.

  1. La “Three Wise Monkeys” TTT-ejo (farita de Edochan) por leciono-ideoj el Tochigi Gubernio.
  2. “Genki English”– TTT-ejo kun leciono-planoj kaj materialoj por instruado en la bazlernejoj, kunigita de du eks-JET-anoj.

Ligiloj por Japanaj  Novaĵoj kaj Informado

Ĉi tiuj TTT-ejoj donas novaĵojn kaj informojn pri eventoj en Japanio, kaj impresojn pri la vivo en Japanio.

  1. La TTT-ejo de novaĵoj kaj diskutado de Japan Today, kiu havas anglalingvajn novaĵojn pri Japanio.
  2. Juiĉi Jamamoto estas duon-emerita japana komercisto, kiu regas flue la anglan kaj havas anglalingvan blogon pri Japanio.  Ĝi estas freŝa kaj foje tre kritikema retgazeto.  Tio estas nekutima por japanaj medioj.  Rigardu ĝin!  Tokyo Free Press
  3. Debito Arudou (David Aldwinckle) estas usonano kiu iĝis japana civitano.  Lia TTT-ejo diskutas multajn aferojn rilate al la rajtoj de eksterlandanoj en Japanio, kaj ankaŭ pri la vivo en Japanio ĝenerale.  Ĝi ankaŭ raportas pri lia socia aktivismo, kaj ankaŭ lia proceso por diskriminado kontraŭ publikan banejon.  Ĝi estas tre fascina legado!
  4. Engrish.com estas TTT-ejo por la temo de la japana angla lingvo (Jenglish). Ĝi montras tre amuzajn ekzemplojn de anglalingva reklamado uzitaj de japanaj firmaoj por reklami produktojn kaj servicojn (kaj ankaŭ anglalingvaj T-ĉemizoj kaj aliaj produktoj) sen bona gramatika kontrolo, kun tre ridindaj rezultoj!

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.