Mi riparis kelkajn Problemojn

Mi riparis kelkajn erarojn kaj problemojn en mia retejo.  Plej grave, mi estis instalita softvareton por sendi informojn al Google Analytics por analizi la vizitojn al mia retejo. Tiu softvareto estis konfliktinta kun la foto-galerioj.  Mi ŝanĝis la Analytics-softvareton al alia kiu ne konfliktas.  Problemo solvita!

Cetere, en la unua ĉefpaĝo, mi movis mian foton dekstren al la dekstra kalumno, kaj metis dian-prezentadon en la mezo. Mi opinias ke tio aspektas tre pli bone kaj dinamike.

Nun mi vere povas ekfari aferojn kaj blogi kun mia nova retejo! Ek!

Plibonigoj de mia Retejo

Mi ĝojas raporti ke mi solvis la plej gravajn erarojn kaj problemojn kun mia retejo.  Ne eblis vidi kelkajn fotogaleriojn, ĉar kiam mi ĝisdatigis ilin, ŝanĝiĝis la imagonumeroj. Pro tio mi devis refari la fotojn. Ankaŭ mi devis refari la fotojn en maniero kiuj inkludis la tutajn fotojn kaj ne forigis partojn de ili nelaŭvole, kiel antaŭe estis.

Ankoraŭ mi havas problemon kun Highslide…tiu programo ne funkcias kiel dezirata, sed oni nun almenaŭ povas vidi ĉiujn fotojn, kaj mi nun laboras kun la highslide problemo. Oni devus povi vidi la fotojn en maniero ke ili eliras el la retpaĝo en bona maniero, kaj tio ne okazas krom kun la fotoj kiuj aperas en la dekstra flanko. Mi pensas ke estas konflikto kun la softvareto kiu kolektas statistikojn por Google Analytics.

Tre baldaŭ mi metos fotojn en diaprezentado en la unua hejmpaĝo (bonveno-paĝo) kaj metos mian foton en la dekstra flanko.

Bonvenon al mia tute nova Retejo!

Saluton!  Mia ttt-ejo www.daviddougherty.net reaperis!  Ĝi estas nova, plibonigita, kaj entute refarita.  Mia antaŭa ttt-ejo estis ne ĝisdatigita post eble la jaro 2003, kaj estis kreita kun HTML en la nun eksmoda maniero.  Nun mi uzas WordPress-on, kiu estas bonega enhavo-mastrumado sistemo, kaj mi nun havas novan retejan servicon, Hostmonster
kiu estas malpli multekosta ol Yahoo, kaj kun malpli da limoj en ĝiaj opcioj.

Mi kore invitas vin trarigardi mian novan retejon!  En la lasta jaro mi vojaĝis multe, kaj baldaŭ mi aldonos blogskribaĵojn pri miaj vojaĝoj.  Se vi volas ekkoni min pli bone, mi invitas vin legi miajn paĝojn pri miaj diversaj interesoj.  Mi scias ke estas multe por legi, nur rigardu la partojn kiuj interesas vin!  Mi kunplezure montras fotojn pri miaj vojaĝoj kaj agadoj, kaj mi esperas ke mia blogo povas iĝi bonega loko por mi montri miajn pensojn kaj diskuti diversajn aferojn!