Plibonigoj de mia Retejo

Mi ĝojas raporti ke mi solvis la plej gravajn erarojn kaj problemojn kun mia retejo.  Ne eblis vidi kelkajn fotogaleriojn, ĉar kiam mi ĝisdatigis ilin, ŝanĝiĝis la imagonumeroj. Pro tio mi devis refari la fotojn. Ankaŭ mi devis refari la fotojn en maniero kiuj inkludis la tutajn fotojn kaj ne forigis partojn de ili nelaŭvole, kiel antaŭe estis.

Ankoraŭ mi havas problemon kun Highslide…tiu programo ne funkcias kiel dezirata, sed oni nun almenaŭ povas vidi ĉiujn fotojn, kaj mi nun laboras kun la highslide problemo. Oni devus povi vidi la fotojn en maniero ke ili eliras el la retpaĝo en bona maniero, kaj tio ne okazas krom kun la fotoj kiuj aperas en la dekstra flanko. Mi pensas ke estas konflikto kun la softvareto kiu kolektas statistikojn por Google Analytics.

Tre baldaŭ mi metos fotojn en diaprezentado en la unua hejmpaĝo (bonveno-paĝo) kaj metos mian foton en la dekstra flanko.