Bonvenon al mia tute nova Retejo!

Saluton!  Mia ttt-ejo www.daviddougherty.net reaperis!  Ĝi estas nova, plibonigita, kaj entute refarita.  Mia antaŭa ttt-ejo estis ne ĝisdatigita post eble la jaro 2003, kaj estis kreita kun HTML en la nun eksmoda maniero.  Nun mi uzas WordPress-on, kiu estas bonega enhavo-mastrumado sistemo, kaj mi nun havas novan retejan servicon, Hostmonster
kiu estas malpli multekosta ol Yahoo, kaj kun malpli da limoj en ĝiaj opcioj.

Mi kore invitas vin trarigardi mian novan retejon!  En la lasta jaro mi vojaĝis multe, kaj baldaŭ mi aldonos blogskribaĵojn pri miaj vojaĝoj.  Se vi volas ekkoni min pli bone, mi invitas vin legi miajn paĝojn pri miaj diversaj interesoj.  Mi scias ke estas multe por legi, nur rigardu la partojn kiuj interesas vin!  Mi kunplezure montras fotojn pri miaj vojaĝoj kaj agadoj, kaj mi esperas ke mia blogo povas iĝi bonega loko por mi montri miajn pensojn kaj diskuti diversajn aferojn!

2 thoughts on “Bonvenon al mia tute nova Retejo!

Comments are closed.